Redaktilo de trejnaro

Redaktilo de trejnaro
Ĉapitro 1. Enkonduko

Redaktilo de trejnaro

Bildo de la fenestro de trejnaro-redaktilo.

La redaktilo de trejnaro ebligas al vi krei dosierojn MIDI/WAV/MP3/OGG kun problemoj, tiel ke vi povos ŝuti ilin al via PDA, portebla telefono kaj MP3-ludilo. Solvo-folio estos generata por ke vi printu ĝin. Tiam vi povos igi ke la MP3-ludilo ludu la dosierojn laŭ hazarda ordo, kaj vi povos uzi la solvo-folion por kontroli ĉu vi korekte identigis la muzikon.

Oni uzas la redaktilon de trejnaro por difini kiujn ekzercojn generi. Vi povas konservi vian difinon en dosiero por posta uzado. Ĉiu fojo kiam vi klakos sur Eksporti, nova aro da dosieroj estos generata en dosierujo elektita de vi. Vi devos permane alŝuti la generitajn son-dosierojn al via portebla aparato.

La programo ebligas al vi generi demandojn el tiom da lecionoj kiom vi deziras, sed la plej kutima maniero estas generi amason da demandoj el nur unu, aŭ el kelkaj dosieroj.

La programoj uzataj por konverti inter malsamaj dosierformoj estas difinataj en paĝo Gui de la . Bonvolu kontroli la difinojn tie se vi alfrontas problemojn pri konverto de dosieroj MIDI al la formoj WAV, MP3 au OGG.

Klarigo pri kolumno-kapoj

Nombro

La nombro da demandoj por generi el leciondosiero.

Ripeti

Kiom da fojoj ripeti ĉiun demandon.

Prokrasto

Kiom longe prokrasti inter la demandoj. Mezurite laŭ daŭro de kvaronaj notoj.