Redaktilo de aŭskultada testo-printaĵo

Redaktilo de aŭskultada testo-printaĵo
Ĉapitro 1. Enkonduko

Redaktilo de aŭskultada testo-printaĵo

Bildo de la fenestro de trejnaro-redaktilo.

Tiu ĉi ilo disponeblas en la menuo Dosiero. Uzu ĝin por krei aŭskultadajn testojn por printi sur papero. Solfege kreos du versiojn de la dokumento: unu por ke la studentoj kompletigu, kaj unu kun la korekta respondo jam skribite. Tiu ĉi ilo estis aldonata pro peto de uzanto, sed ni ne scias ĉu ĝi fakte utilas praktike ĝenerale. Do bonvolu se vi vere uzas tion ĉi, kaj sciigu nin ĉu ĝi uzindas.

La butono Aldoni ŝprucos menuon kun ĉiuj ekzercoj de la aktiva frontpaĝo el kiu tiu ĉi ilo povas krei ekzercojn: tiuj verkitaj uzante la ekzerco-modulojn , kaj . El leciondosieroj skribitaj por la modulo idbyname, nur la muzik-objektoj , kaj estas subtenataj.

Krei Folion malfermos dialogon kiu ebligos al vi elekti aŭ krei malplenan dosierujon, kaj tiam konservi dosierojn HTML aŭ LaTex kaj la grafikaĵojn en tiu dosierujo.

Kiam vi konservas kaj ŝargas je la dosieroj difinantaj aŭskultadajn testojn, la programo memoras la hazardajn demandojn, do ŝargi je dosiero kaj klaki en Krei Folion kreos ĝuste la saman teston. Klaku Hazardigi por krei novan hazardan aron da demandoj.