Intervaloj
Intervaloj | ||
---|---|---|
Antaŭen | Ĉapitro 3. Muzik-teorio | Sekven |
En muzik-teorio ni uzas la vorton intervalo kiam ni parolas pri la piĉo-diferenco inter du notoj. Ni nomas ilin harmoniaj intervaloj se du tonoj sonas samtempe kaj melodiaj intervaloj se ili sonas sinsekve.
Intervalo-nomoj konsistas el du partoj. Kelkaj ekzemploj estas "maĵora trito" kaj "perfekta kvinto". En "Harmony", de Walter Piston, la du partoj nomiĝas la specifa nomo kaj la ĝenerala nomo.
Vi trovas la ĝeneralan nomon nombrante la paŝojn en la liniaro, preteratentante iun ajn modifilon. Tiel, se la intervalo kiun vi volas nomi iras de E al G#, vi nombru 3 (E F G) kaj rimarku ke la ĝenerala nomo estas trito.
La specifa nomo montras la ĝustan grandon de la intervalo. Unutoj, kvartoj, kvintoj kaj oktoj povas estis malpliigitaj, puraj aŭ pliigitaj. Dutoj, tritoj, sestoj kaj septoj povas esti minoraj, maĵoraj, malpliigitaj aŭ pliigitaj. Minora intervalo estas unu duontono pli malgranda ol maĵora intervalo. Malpliigita intervalo estas duontono pli malgranda ol pura aŭ minora intervalo, dum pliigita intervalo etas unu duontono pli granda ol pura aŭ maĵora intervalo.
Modifiloj ŝanĝas la grandon de intervaloj. La intervalo iĝas unu duontono pli granda se vi aldonas dieson al la pli alta noto aŭ bemolon al la pli malalta noto. Kaj ĝi fariĝas unu duontono pli malgranda se vi aldonas bemolon al la pli alta noto aŭ dieson al la pli malalta. En la sekvaj sekcioj, nomado de la intervaloj estos montrata pli detale.
Dutoj estas facile rekoneblaj: la du notoj estas najbaraj en la liniaro. Unu noto estas en linio, kaj alia estas en spaco supre aŭ malsupre. Minora duto estas duontona paŝo, ankaŭ nomata duonpaŝo. Maĵora duto estas du duontonaj paŝoj, ankaŭ nomata plenpaŝo.
Por lerni identigi dutojn, vi unue devas lerni tion, kiuj dutoj ekzistas inter la naturaj tonoj. Kiel videble en Figuro 3.1, nur la intervaloj E-F kaj B-C estas minoraj dutoj. La ceteraj estas maĵoraj intervaloj. Vi povas konfirmi ke Figuro 3.1 korektas rigardante la pianon. Vi rimarkos ke estas neniu nigra klavo inter E kaj F aŭ inter B kaj C.
Figuro 3.1.
Se la duto havas modifilojn, do ni devas priatenti ilin por malkovri kiel ili modifas la grandon de la intervalo. Ni identigu iometon da intervaloj!
Figuro 3.2.
Ni forigas la modifilon el la intervalo en Figuro 3.2 kaj rimarku ke la intervalo F-G estas maĵora duto. Kiam ni aldonas bemolon al la pli alta noto, intervalo iĝas unu duontono pli malgranda, kaj fariĝas minora duto.
Figuro 3.3.
Ni forigas la modifilojn, kaj rimarku ke la intervalo A-B estas maĵora duto. Vi ankoraŭ memoras Figuro 3.1, ĉu ne? Do ni aldonas la bemolon al la A, kaj la intervalo iĝas pliigita duto. Kaj kiam ni aldonas la bemolon al la B, la intervalo fariĝas maĵora duto.
Figuro 3.4.
Ni forigas la modifilojn, kaj rimarku ke la intervalo E-F estas minora duto. Kiam ni aldonas bemolon al la pli malalta noto, la intervalo iĝas duontono pli granda, kaj fariĝas maĵora duto. Kaj kiam ni aldonas dieson al la pli alta noto, la interfalo iĝas unu tono pli granda, fariĝante pliigita duto.
Minora trito estas unu minora kaj unu maĵora duto, aŭ tri duontonoj. Maĵora trito estas du maĵoraj dutoj, aŭ kvar duontonaj paŝoj. Figuro 3.5 montras la tritojn inter ĉiuj naturaj notoj. Vi devos parkeri la maĵorajn intervalojn, C-E, F-A kaj G-B. Tiam vi scios ke la aliaj kvar intervaloj estas minoraj.
Figuro 3.5.
Do vi ekzamenos la modifilojn por kontroli ĉu ili ŝanĝas la specifan nomon. Tio ĉi estas farate ĝuste same kiel por dutoj.
Pura kvarto estas 2½ paŝoj, aŭ du maĵoraj dutoj kaj unu minora duto. Figuro 3.6 montras ĉiujn kvartojn inter naturaj notoj. Vi devos parkeri ke la kvarto F-B estas pliigita, kaj ke la aliaj ses estas puraj.
Figuro 3.6.
Pura kvinto estas 3½ paŝoj, aŭ tri maĵoraj dutoj kaj unu minora duto. Figuro 3.7 montras ĉiujn kvintojn inter naturaj notoj. Vi devos parkeri ke plejparte tiuj intervaloj estas puraj, krom B-F, kiu estas malpliigita.
Figuro 3.7.
Se intervalo havas modifilojn, do ni devas ekzameni ilin por kontroli kiel ili ŝanĝas la grandon de la intervalo. Malpliigita kvinto estas unu duontono pli malgranda ol pura intervalo, dum pliigita kvinto estas unu duontono pli granda. Malsupre vi trovos kelkajn ekzemplojn:
Figuro 3.8.
Ni memoras el Figuro 3.7 ke la intervalo B-F estas malpliigita kvinto. La plej malalta noto en Figuro 3.8 estas antaŭata de bemolo, kiu igas la intervalon unu duontono pli granda kaj ŝanĝas la intervalon de malpliigita al pura kvinto.
Figuro 3.9.
Ni memoras el Figuro 3.7 ke la intervalo E-B estas perfekta kvinto. En Figuro 3.9 la E havas bemolon antaŭ ĝi, pliigantan la intervalon. Sed la B estas antaŭata de duobla bemolo kiu igas la intervalon du duontonaj paŝoj pli malgrandaj kaj ŝanĝas la intervalon al malpliigita kvinto.
Sestoj estas plej facile identigataj per inversigo kaj identigo de la trito. Do la jenaj reguloj aplikendas:
- Se la trito estas malpliigita, do la sesto estas pliigita
- Se la trito estas minora, do la sesto estas maĵora
- Se la trito estas maĵora, do la sesto estas minora
- Se la trito estas pliigita, do la sesto estas malpliigita
Se vi trovas ke inversigi intervalojn malfacilas, do vi povos parkeri ke la intervaloj E-C, A-F kaj B-G estas minoraj. La aliaj kvar estas maĵoraj. Tiam vi ekzamenos la modifilojn por kontroli ĉu ili ŝanĝas la specifan nomon. Tio ĉi estas farate ĝuste same kiel por dutoj.
Figuro 3.10.
Septoj estas identigataj same kiel kun sestoj. Kiam vi inversigas septon, vi havas duton.
Se vi trovas ke inversigi intervalojn malfacilas, do vi povos parkeri ke la intervaloj C-B kaj F-E estas maĵoraj. La aliaj kvin estas minoraj. Tiam vi ekzamenos la modifilojn por kontroli ĉu ili ŝanĝas la specifan nomon. Tio ĉi estas farate ĝuste same kiel por dutoj.
Figuro 3.11.