Harmona intervalo

Harmona intervalo
Ĉapitro 2. Help-sekcioj por la ekzercoj

Harmona intervalo

Bildo pri la progamo dum trejnado de intervaloj uzante la interfacajn butonojn.

Tiu ĉi ekzerco estas unu el tiuj kiujn vi povas uzi por trejni intervalojn. La koncepto estas tre simpla: Vi premas la butonon Nova intervalo por ludi hazardan intervalon, kaj tiam vi devos diri kiu intervalo ĝi estis.

Se vi uzas la butonan interfacon, do vi povas dekstre-klaki sur la butonoj por aŭskulti la intervalon, kiun ili reprezentas.

Agordado

En la agord-paĝo de la ekzerco, ekzistas falmenuo kie vi povas elekti malsamajn manierojn respondi la demandon. Nune ekzistas fortepiano, gitaro, basgitaro kaj malmultaj tipoj de akordionoj aldone al la ordinaraj buton-interfaco. Sube estas bildo montranta la interfacon por fortepiano. Bildo pri la progamo dum trejnado de intervaloj uzante la interfacajn butonojn.